La fantomurbo de Khara-khoto

Vizito al Khara-khoto, spuro de la mistera formortinta Tanguta civilizo en norda Ĉinio

Ĉinio, januaro 2013

Malmultaj lokoj meritas elteni malkomfortan ok-horan vojaĝon en frosta buso  tra centoj da kilometroj de sablo. Tamen, kiam la impona fortikaĵo de Khara-khoto aperas ĉe la horizonto,  kaj siaj turoj kaj muroj manĝitaj per la sekaj ventoj de la Gobia dezerta leviĝas antaŭ la perfekte blua ĉielo, oni ne havas dubon ke ĉi tiu spektaklo valoras la vojaĝon.

Lokita en Ejina, ĵus norde de la Ĉinio en Interna Mongolujo, Khara-khoto en Mongola lingvo signifas la “nigra urbo.” Ĝi estas tiel nomita laŭ la rivero (nun drenita) kiu provizis akvon al la urbo, tiel altvalora rimedo en alie dizerta regiono. Hodiaŭ oni trovas nur la restaĵojn de la splendo de ĉi malnova fortikigita urbo. La dikaj muroj kaj kelkaj turoj rezistis al la erozion de jaroj kaj ankoraŭ staras kiel defio al tempo kaj al arida klimato de la norda Ĉinio.

Establita en 1032, Khara-khoto estis landlima urbo de la Imperio de la Okcidentaj Xia, reĝlando kiu kovris parton de la Ordos regiono en orienta Ĉinio. Tiu imperio estis establita ĉirkaŭ la unua jarmilo per la tanguta popolo, unu tibeto-birma popolo hodiaŭ malaperita.

La sorto de Khara-khoto estas proksime ligita al sia geografia pozicio, kiu finfine kondukis al sia tragedio. Situas ĉe la norda limo de la tanguta imperio, la urbo estis konkerita per la mongolaj trupoj de Genghis Khan en 1226 dum sia konkero de la Ĉinio. Poste, en la reĝado de Yuan-dinastio, la urbo disvolvis kaj iĝis loko fama por siaj prosperaj brutoj, por kaŭzas de sia avantaĝa pozicio proksime de la mongolaj stepoj norde.

Estis en tiu tempo ke Marko Polo vizitis la urbon, kiun nomis li “Ezina”, en sia longa vojaĝo tra la Ĉinio de Kublai Khan. Polo priskribis la urbon en sia libro La Libro de la mirindaĵoj kiel urbo kun “multe kameloj, bestoj kaj birdoj de diversaj specoj,” kies loĝantoj estas “idolanoj” (t.e. budhanoj).

Sendube Marko Polo vizitis la urbon en la somero, ĉar li faris neniun referencon al la januara malvarmo, kiu nun frostigi miajn ostojn. Mia taksio lasis min ĉe proksime de la ejo, kaj ĝi tuj turniĝis kaj forpartis. Probable timigitaj per la frosta temperaturo, la loko estas tute dizertita. Mi iras antaŭ la biletvendeja budo – same malplena, mi transpaŝas la malgrandan pordegon, kaj mi estas libera vagi kiel mi plaĉas en ĉi tiu legendaria urbo, relikvo de alia mondo.

La spektaklo estas imponega. Ĉio similas perfekte frostita en tempo, kiel 650 jaroj antaŭe, kiam la urbo estis forlasita. Mi alproksimiĝis al la ĉefa turo, sur kiu ankoraŭ staras kelkaj blankaj stupaoj de tibeta stilo, kiel atestantoj de la fido budista de la tanguta popolo, la pasinta mastro de tiu regiono. Estas longaj dikaj muroj, sur kiuj maldiligente ripozas altaj sablaj dunoj, kiuj sablero post sablero konkeris la fortikaĵon. Malproksime estas la ruinoj de moskeo, kun mezo-orientoj linioj, atestas ke la urbo estis antaŭe relajso sur la Silkvojo, kie la iranaj kaj turkaj komercistoj povis iom ripozi en sia longa vojaĝo tra la dezerto.

Sinjoro Aurel Stein, brita arkeologo – aŭ rabisto de tomboj, laŭ alia vidpunkto – ĉefis ekspedicion kiu piedpremis sur la tero de Khara-khoto en 1914. En sia libro Innermost Asia, lia priskribo de la urbo ŝajnas perfekte konsentas eĉ hodiaŭ, pli ol 100 jaroj poste sia ekspedicio:

“Ni unue vidis la altajn murojn de Khara-khoto. Tiu frapanta sceno estis sendube la plej impona kiun mi iam ajn vidis sur reala dezerta solo. Solidaj muroj kaj bastionoj emerĝantaj super la nuda gruza grundo, kiu etendiĝas ĝis la urbo ol la marbordo de la rivero. Estis nenio en la najbareco de la mortinta urbo kiu povas redukti la imponan efekton, kiun kreitas la amasa forto de la muroj kaj la kompleta dezerteco kiu regas interne.”

La fortaj sunlumoj ne povas varmigi la aeron. La miksaĵo de sablo kaj de malvarma temperaturo kreas paradoksan kaj minacan impreson. Sentanta miajn membrojn iĝi sensentemajn, mi decidis ĉirkaŭiri la fortikaĵon, por ke mi ne frostiĝu tie kaj iĝu parton de tiu drama pejzaĝo. La vento fajfas inter la muroj melodion maltrankviligan, kiel avertoj de iuj fantomoj, kiujn ŝajne mi perturbis. Starante antaŭe ĉi ruinigita urbo, san ocupantoj kaj transformita en subĉielan tombejon, oni sentas ke tragika evento okazis tie.

Efektive, la urbo ne havis feliĉan finon. En 1372, kiam la ĉinaj armeoj de la Ming-dinastio komencis rekonkeri la teritoriojn, kiujn ili antaŭe ceditis al la mongoloj, Khara-khoto estis la sceno de mortiga sieĝo. Minga trupoj ĉirkaŭis la urbon kaj drenis la riveron, kaj senigis la urbon de sia sola akvofonto. Ili tial decidis la rezulton de la batalo. Malsategaj kaj soifegantaj, la urbanoj rapide estis masakritaj kaj la urbo – detruita kaj forlasita.

En 1908, la ruinoj estis remalkovritaj per la rusa esploristo Piotr Kozlov. La rusoj elfosis pli ol 3500 pentraĵoj, libroj kaj manuskriptoj en tanguta lingvo. Ili ekspeditis plu ol dekduoj da satiĝataj skatoloj al Sankt-Peterburgo en Rusio, kie la trezoroj restas ankoraŭ al tiu tago.

Mi piediras mallerte sur la frostigita sablo kaj imaganas pasintajn scenojn. La pezan silenton de la dezerto estas rompita nur per la vento, kies la forto duobliĝas, kaj ŝajne portas en ĝi la surdajn eĥojn de la tragedio kiu frapis Khara-khoton kaj anoncis la finon de la tanguta civilizacio… Sole en ĉi tiu dezerteco, mi sentas kiel fraŭdo kiu venis maltrankviligi sanktejon kaj veki fantomojn. Angoro leviĝas en mi, sed fine la malvarmo venkis min.

Mia taksio longe foriris. Mi ne havas alian elekton ol returni piede tra la dezerto al la urbo, kie bovlo da lakta teo kaj ŝafida stufaĵo atendas min. Mi sekvas la piedsignojn de kameloj kaj ĝerbuoj tra la dunoj. Marŝinte dum tempeto, mi turniĝas por admiri la murojn de la urbo, kiuj preskaŭ malaperas en ventego de polvo, kiel miraĝurbo aŭ fantomurbo.

Purangi

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s