La malgranda Mekko de Pekino

En la koro de Pekino, islama oazo de trankvilo ofertas ripoztempeton en ĥaoso de la moderna urbego

Septembro 2016, Pekino, Ĉinio

De la strato, tute ne ŝajnas ke malantaŭ la pordeto estas la plej granda moskeo de Pekino. Tamen, la ĉirkaŭaj signoj en la Niujie areo feras nenian dubon: tie estas islama komunumeto, kiu vivas kaj evoluigas ĉe la koro de Pekino.

Sur la strato, oni vidas arabojn kaj afrikanojn, kiuj diskrete iras vestitaj en tradiciaj naciaj vestoj. La ĉirkaŭaj restoracioj vendas bongustaĵojn de la araba, persa, turka kaj Huja kuirarto: sukeraĵoj kun mielo, varmaj kukoj, ŝafidaj kukaĵoj, ktp. Vendejoj vendas akcesorajn de la islama religio kaj aliajn rilatajn produktojn –  tapiŝoj, koltukoj, afiŝoj de Mekko, ktp. Ĉe la koro de la ĉefurbo, ekzota kaj mezorienta odoro flotas sur la Niujie najbareco.

Mi eniras tra enirhaleto, super kiu estas indikita “Moskeo de Niujie” – unu el la plej malnovaj moskeoj en Ĉinio. En la korto, kelkaj arboj staras kaj provizas iun ombron al islamaj kredantoj. La vendreda preĝo komencos baldaŭ, kaj kredantoj komencis kolektiĝi en la korto.

Ili venas en malgrandaj grupoj aŭ familioj. Iuj ŝajne estas ĉinaj islamaj turistoj devenataj de la okcidentaj provincoj, kaj ili preni fotojn kaj viziti la konstruaĵojn de la moskeo, atendante la komenco de la preĝo. Iuj Ujguroj aukaŭ ĉeestas, sed la plimulto ŝajnas esti Hujoj, samkiel ĉiuj imamoj de la moskeo.

Eksterlandanoj formas parton de la vizitantoj. Pakistanaj aŭ turkaj entreprenistoj, malasiaj kaj arabaj profesiuloj, sudanaj kaj senegalaj studentoj unu post la alia eniras en la preĝan halon. La ĉefa preĝa halo kovras 600 kvadratajn metrojn, kaj povas enhavi pli ol 1,000 adorantojn. La moskeo unue estis konstruita en 996 dum la Liao-dinastio, kaj kovras areon de proksimume 10,000 kvadratajn metrojn, kaj ŝajnas miksaĵon de islamaj kulturoj kaj ĉinoj arkitekturaj influoj.

La moskeo estas un vera oazo de paco en la ĉefurbo Pekino, kie la vivo estas kelkfoje nekredeble okupita kaj kaosa. Ne estanta islamano, mi staras ekstere kaj atendas la komencon de la preĝo por fari intervjuon kun imamo.

La najbareco de Niujie, en la distrikto de Siĉengo, kie la moskeo lokitas, estas la plej granda areo loĝata de islamanoj en Pekino. La atentaj observantoj povas rapide identigi la detalojn, kiuj klare identigi ĉi tiujn konstruaĵojn kiel islama loko – kiel islamaj kaligrafioj, duonlunaj, ktp – malgraŭ la evidenta tradicia ĉina influo.

La kredantoj alvenis kaj rapide la preĝa halo estas plena. La oficistoj de la moskeo komencas disfaldi enormajn tapiŝojn de persa stilo sur la planko, sub la ombro de la arboj. Sub la aŭtuna suno de Pekino, la temperaturo estas surprize tre varma, kaj la kredantoj surgenuiĝas kaj babilas.

Finfine, grupo de imamoj en senmakulaj blankaj roboj kaj turbanoj alvenas. La plej juna el ili kunportas mikrofonon, kaj ekkantas kanton en araba: tio estas al-Adhano, kiu signifas ke la preĝo baldaŭ komencos, kaj ke la kredantoj devas rapidu aliri. Sed, la kredantoj jam atendas surloke tie kelkan tempon.

Fine la juna muezino (persono kiu faras la alvokon al preĝado) eniras en la moskeon, sekvita de 5 aŭ 6 aliaj imamoj. La homamaso de ĉirkaŭ mil kredantoj iĝas perfekte silenta. Mi restas ekstere kun ĉina turistino venita observi, kaj mi ne volas ĝeni la ceremonion. Al mi malfacile imagi tiun lokon kiel turisma loko vizitadita per la turistoj grupoj, sed malprave – ĉar tie oni povas senti la malnovan Pekinon, kiu komencas malaperiĝi kaj estas multe pli fascina ol la restoracioj de Guijie aŭ la vendejoj de Wangfujin.

Fine, la preĝo finiĝas kaj la kredantoj forlasas. Iuj restas tie kaj prenas fotojn, aliaj diskutas kun amikoj kaj parentoj. La plimulto ŝajnas iri al la multaj halalaj restoracioj ĉirkaŭ la moskeo.

Mi iras en la oficejon, kie iuj maljunaj Hujoj kundiskuti feliĉe. Al mi prezentas junan imamon, la sama muezzino, kiu nur kantis la alvokon al preĝado.

Ni sidas en sia oficejo. Lia nomo estas Ding, li estas unu el la pli junaj imamoj en Pekino kaj flue parolas araban. Origine li naskiĝis en la Huja Aŭtonoma Distrikto de Dachango, en la provinco Hebejo. Ding diplomiĝis el la Ĉinia Islama Instituto de Pekino en 2004, kaj poste komencis labori en la Pekina Niujie moskeo.

Hodiaŭ, li ĉiutage kantas la alvokon al preĝado kaj dediĉas signifan parton de sia tempo por eduki la Hujaj junecon pri la fundamentoj de Islamo, substrekante la pozitivan rolon, kiun la fido povas ludi por la individua kaj nacia disvolviĝo.

Li rakontas al mi pri sia juneco, pri kiel la religio ludis en lia vivo pozitivan rolon, sed li konsideras ke la junaj Hujoj ne plene komprenas kion, tion signifas esti islamano. Li vidas sin kiel instruisto, kiu instruas al la junaj Hujoj la bazajn principojn de Islamo kaj kiel tiuj principoj povas helpi ilin en ilia ĉiutaga vivo. Li plene konsentas ke religio kaj profesia disvolviĝo povas esti kombinitaj, kaj eĉ reciproke plifortigi.

“Per lerni pri ilia kredo, la ĉina islama junularo povas signife subtenas la disvolviĝon de ilia lando. Por ili estas pli facile rilati kun aliaj islamanoj kaj arabaj homoj, ĉar ili parolas komunan lingvon kaj havas komune la saman religion. Tio estas aparte utila por fortikigi rilatojn, ĉar komuna kulturo generas konfidon inter homoj, kaj tiel faciligas komercon.”

Ding insistas sur la fakto, ke la religio povos malŝlosi pli kaj pli neeksploditan potencialon por komerco kaj kulturaj interŝanĝoj. Tio generos signifajn profitojn, kiuj profiti ĉiujn, ne nur la islama komunumo: “Dum plimulto de junaj Hujoj ne servas sian religion rekte, sed ili ĉiuj faras grandegan kontribuoj al la evoluo de la ĉina socio.”

Parolante pri la lastatempa pinto de radikalismo, kiun oni vidas tra la mondo, li kulpigas nescion pri la religio inter kredantoj.  “La plej bona antidoto de radikalismo estas scio de onia religio. Malbonintencaj homoj utiligas la nescion de iuj kredantoj por manipuli ilin, kaj tio malutilsas la tutan komunumon.”

Antaŭ adiaŭĝi, Ding diras al mi ke junaj Hujoj en Ĉinio ne alfrontas rektan diskriminacion, sed miskomprenon. Li kreas, ke ili devas fari pli por promocii pozitivan kaj konstruan bildon de ilia religio ene ĉina socio, kaj tio pliigi socian toleremon kaj harmonion. “Ĉi tio profitigi la tutan socion,” Ding diras.

Purangi

Advertisements

La fantomurbo de Khara-khoto

Vizito al Khara-khoto, spuro de la mistera formortinta Tanguta civilizo en norda Ĉinio

Ĉinio, januaro 2013

Malmultaj lokoj meritas elteni malkomfortan ok-horan vojaĝon en frosta buso  tra centoj da kilometroj de sablo. Tamen, kiam la impona fortikaĵo de Khara-khoto aperas ĉe la horizonto,  kaj siaj turoj kaj muroj manĝitaj per la sekaj ventoj de la Gobia dezerta leviĝas antaŭ la perfekte blua ĉielo, oni ne havas dubon ke ĉi tiu spektaklo valoras la vojaĝon.

Lokita en Ejina, ĵus norde de la Ĉinio en Interna Mongolujo, Khara-khoto en Mongola lingvo signifas la “nigra urbo.” Ĝi estas tiel nomita laŭ la rivero (nun drenita) kiu provizis akvon al la urbo, tiel altvalora rimedo en alie dizerta regiono. Hodiaŭ oni trovas nur la restaĵojn de la splendo de ĉi malnova fortikigita urbo. La dikaj muroj kaj kelkaj turoj rezistis al la erozion de jaroj kaj ankoraŭ staras kiel defio al tempo kaj al arida klimato de la norda Ĉinio.

Establita en 1032, Khara-khoto estis landlima urbo de la Imperio de la Okcidentaj Xia, reĝlando kiu kovris parton de la Ordos regiono en orienta Ĉinio. Tiu imperio estis establita ĉirkaŭ la unua jarmilo per la tanguta popolo, unu tibeto-birma popolo hodiaŭ malaperita.

Continue reading La fantomurbo de Khara-khoto